Mi morton volas, ĉar min tedas jeno:
Vidi Meriton almozulnaskita,
Nululon, kiun vestas riĉmieno,
Kaj puran Fidon triste sinperfida,
Kaj hontan sorton de Honoro ora,
Kaj virgan Virton perfortita krude,
Kaj la Perfekton mise fi-notora,
Kaj Forton, kiun regas lamo trude,
Kaj Arton mutigita de Kontrolo,
Kaj Lerton, kiun Stult’ (doktore) pistas,
Kaj simplan Veron misnomatan Folo,
Kaj Bonon, kiu al Malbon’ servistas.
Tedite de ĉi ĉio, mi forpasus,
Krom ke l’ amaton mi en solo lasus.
The Sonnets/La sonetoj de William SHAKESPEARE (1564-1616),
eldonita de Edistudio (Pisa), 1981.
http://esperanto.net/literaturo/autor/auld.html